Brazila kuirarto

tipabrazila tagmanĝo: Picanha-steko kun legomo kun nigraj fazeoloj, rizo kaj farofa kun ovo.

La brazila kuirarto estas kuirarto de Brazilo, la kvina laŭ loĝantoj kaj areo plej granda lando de la mondo. La landego havas de nordo al sudo kvar sinsekvajn klimatzonojn. La loĝantoj konsistas grandparte el enmigrintoj kaj ties idoj el Eŭropo, Afriko kaj Azio.

Tial estas komplike difini unu brazilan kuirarto​n, ĉar la multaj popoloj kaj kulturoj kunportis al Brazilo sian proprajn kuirartojn. Ankaŭ la tradiciaj kuirartoj estis influitaj multe de enmigrintoj de Eŭropo, precipe el la kolonia potenco Portugalujo – kaj el Afriko.

Feijoada.

Estas en Brazilo kvin specoj de kuirarto: la norda, la indiĝendevena, la nordorienta, la bahia kaj la suda. Aparte tipa manĝaĵo, konsiderita brazila nacia plado, estas feijoada [fejĵoada] ("fazeolumo", "brazila fazeolaĵo"). Por homoj el aliaj landoj ekzemplo de signife pli ekzotika kaj nekutima manĝaĵo estas la plado tanajura /tana'ĵura/, farita de frititaj aŭ bakitaj formikoj.

Specimenoj de tipaj trinkaĵoj estas cajuína [kaĵuina], brazila trinkaĵo farita el akaĵuo, aŭ kajpirinjo (portugale caipirinha [kaipiˈrĩjɐ]), brazil-devena alkohola mikstrinkaĵo (koktelo) el kaŝaso (cachaça, brazila sukerkana brando), suko de limeujoj, kansukero kaj glaciaĵo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search